Ian D FantomIan Fantom naskiĝis fine de la Dua Mondmilito en Stockport, Anglio, kaj konsciiĝis pri rolo de lingvoj en militoj. Subtenis Esperanton ekde la aĝo 13 kaj fariĝis Esperanto-parolanto je aĝo 16. Informadis en lokaj gazetoj. Studis fizikon ĉe la Universtato de Reading, kaj magistriĝis ĉe Universitato de Essex. Loĝis en aŭ apud Londono ekde 1969 kaj faris informadon por la Londona Esperanto-Klubo. Estis Informa Oficisto por la Universala Kongreso de Esperanto en 2001, kaj 2002 ĝis 2005 Estrarano pri Informado en Brita Esperanto-Asocio. La grupo starigis Esperantan Parlamentan Grupon, kiu en 1974 havis plimulton en la parlamenta ĉambro, kaj estis tre influa in publikaj rilatoj. Kunfondis en 1972 laborgrupon 'Grupo Kvin: Esperanto en la Radio kaj Televido', kiu produktis la radio-kurson 'Jen Nia Mondo', kiu disaŭdiĝis en diversaj radio-stacioj. En 1996 produktis retkurson 'Esperanto Viva!' (ĝis mil novuloj jare). Faris magistran esplorprojekton ĉe BSO en Utrecht por maŝintraduka projekto DLT, kaj poste kontraktis kun la kompanio pri diversaj taskoj. Laboris profesie por provizi sciencajn informojn en la industrio, kaj fine kontraktolaboris. Plej lasta kontrakto estis kiel Informa Oficisto en Esperanto-Asocio de Britio. Poste ekfaris esplorprojekton por eltrovi la veran kaŭzon de la rapida perdado de membroj, kaj eltrovis financajn neregulaĵojn. Poste dediĉis sin al esplorado kaj interŝanĝo de informoj pri ŝtataj intervenoj en aliaj grupoj, pri tiraneco kaj kaŭzoj de militoj. Read More Read Less
An OTP has been sent to your Registered Email Id:
Resend Verification Code
Hi! I'm Vidya, your virtual assistant.
Need a book recommendation, help with your order or support with any query? I’m here to assist you.